Home
La nepersona Esperanta rettaglibro de dominiko Below are the 20 most recent journal entries recorded in the "dominiko" journal:

[<< Previous 20 entries]

aprilo 13-a, 2008
06:52 pm

[Ligilo]

Esperantigo de la instruilo de la tesktoredaktilo Vim
eo Mi esperantigis la instruilon de la tekstoredaktilo Vim. La dosiero en la kodoprezento utf-8 elŝuteblas tie. La origina versio en la angla troveblas tie.

Por uzi la Esperantan instruilion de Vim:
  • kopiu la dosieron tutor.eo en la dosierujo $VIMRUNTIME/tutor/. t.e. ĉe mia sistemo /usr/local/share/vim/vim71/tutor/.
  • uzu la komandon vimtutor eo (aŭ nur vimtutor vi uzas Esperantan lokaĵaron).
intruilo de Vim

fr J'ai traduit en espéranto le tutoriel de l'éditeur de texte Vim.

it Ho tradotto in esperanto la guida dell'editor di testo Vim.

en I have translated in esperanto the tutorial of the text editor Vim.

nl Ik heb het lesboek van teksteditor Vim naar het esperanto vertaald.

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

aprilo 12-a, 2008
08:56 pm

[Ligilo]

Rapideco de memordisponigo en C++ STL
en Having recently stumbled upon memory performance issues in a C++ program, I've just tested the effect of pool allocator with C++ STL. I did not find any benchmark out there, so I wrote a sample C++ program using a STL list and measured how fast it performed with three different allocation strategies. Let's begin using the standard allocator.

eo Havinte problemojn de memora rendimento lastatempe en C++ programo, mi ĵus testis la efikon de malsamaj memordisponigiloj per C++ STL. Mi nenie trovis takstestilon, do mi skribis specimenon de C++ programo uzante STL-liston kaj mezuris kiom rapide ĝi plenumis per tri malsamoj strategioj de memordisponigo. Ni komencu per la defaŭlta memordisponigilo.

  // Benchmark with standard allocator
  // Takstestilo per defaŭlta memordisponigilo
  #include <list>

  int main()
  {
    for (int i = 100000; i >= 0; i--) {
      std::list<int> l;

      for (int j = 1000; j >= 0; j--) {
        l.push_back(j);
      }
    }
    return 0;
  }
  $ g++ -O3 test.c
  $ time ./a.out

  real    0m10.658s
  user    0m10.657s
  sys     0m0.000s
en Now let's replace the default allocator with the pool allocator __pool_alloc from stdlibc++. I've highlighted in blue below the only changes required to the above program.

eo Ni nun anstataŭigas la defaŭltan memordisponigilon per __pool_alloc de stdlibc++. Mi emfazis per blua koloro ĉi-sube la nurajn ŝanĝojn el la supra programo.

  // Benchmark with __gnu_cxx::__pool_alloc
  // Takstestilo per __gnu_cxx::__pool_alloc
  #include <list>
  #include <ext/pool_allocator.h>

  int main()
  {
    for (int i = 100000; i >= 0; i--) {
      std::list<int, __gnu_cxx::__pool_alloc<int> > l;

      for (int j = 1000; j >= 0; j--) {
        l.push_back(j);
      }
    }
    return 0;
  }
  $ g++ -O3 test.c
  $ time ./a.out

  real    0m6.090s
  user    0m6.084s
  sys     0m0.000s
en Now let's do the same again using this time the fast_pool_allocator allocator from the boost library.

eo Ni nu faru la samon denove uzante ĉi-foje la memordispongilon fast_pool_allocator de la biblioteko boost.

  // Benchmark with boost::fast_pool_allocator
  // Takstestilo per boost::fast_pool_allocator
  #include <list>
  #include <boost/pool/pool_alloc.hpp>

  int main()
  {
    for (int i = 100000; i >= 0; i--) {
      std::list<int, boost::fast_pool_allocator<int> > l;

      for (int j = 1000; j >= 0; j--) {
        l.push_back(j);
      }
    }
    return 0;
  }
  $ g++ -O3 test.c
  $ time ./a.out

  real    0m4.808s
  user    0m4.780s
  sys     0m0.000s

Performance summary/Resumo de rendimento:

allocator/disponigilotime/daŭro
default allocator10.658s
__gnu_cxx::__pool_alloc6.090s1.75 x faster/pli rapida
boost::fast_pool_allocator4.804s2.21 x faster/pli rapida

en Performance gain is quite large for such a little extra effort. Depending on the program, your mileage may of course vary.

eo Plibonigo de rendimento sufiĉe grandas por tia aldona peneto. La rezultoj povas kompreneble ŝanĝiĝi laŭ la programo.

Tags: ,

(Afiŝu novan komenton)

marto 23-a, 2008
09:13 am

[Ligilo]

Rastafaria kolorskemo de Vim
Jen mia kolorskemo de la tekstoredaktilo Vim. Mi nomis ĝin rastafari.vim pro la ĉefaj koloroj kiuj estas tiuj de la rastafaria movado, t.e. nero, ruĝo, verdo, kaj orkoloro. En la rastafaria movado, negro estas simbolo de la homaro de Afriko, verdo pro la beleco de la vegetaĵaro, ruĝo pro la verŝita sango de la martiroj, orkoloro pro la natura riĉeco de la hejmlando. Mi ne anas rastafarianismon sed la koloroj plaĉas al mi.

Mi uzas tiun kolorskemon de Vim ekde jam multaj jaroj sed mi lastatempe iomete plibonigis ĝin por ke ĝi aspektu pli malpli same kaj en terminalo, kaj en la grafika interfaco. Mi ankaŭ aldonis ĝin en la elŝuteblaj skriptoj ĉe vim.org. Por uzi ĝin, nur kopiu la dosieron rastafari.vim en la dosierujo $HOME/.vim/colors/ kaj aldonu la komandon colorscheme rastafari en via agorda dosiero $HOME/.vimrc por elekti ĝin.

Jen la deviga ekrankopio:

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

decembro 16-a, 2007
10:59 am

[Ligilo]

Vimumado
Du novaĵoj pri la Esperantigo de la tekstoredaktilo vim:
  • La dosieroj estas nun en svn-deponejo (ĉe la svn-servilo de ikso.net). Ĉiu povas elŝuti la dosierojn anonime per la jena komando:
      $ svn co http://svn.ikso.net/programtradukoj/vim
    
  • Mi esperantigis bildeton de vim: kreita per vim
Mi nun pensas pri eble traduki la helpdosierojn de vim. Mi ne jam certas, ĉu indas komenci la tradukon, ĉar estus tiom da laboro. Ĉu estus iuj Esperantistaj uzantoj de vim, kiuj dezirus partopreni la tradukon de la helpdosieroj? La angllingvaj helpdosieroj estas ĝis nun tradukitaj en nur malmultaj lingvoj (ĉina, franca, itala, pola, rusa).

Tags:

(3 komentoj | Afiŝu novan komenton)

novembro 4-a, 2007
01:32 pm

[Ligilo]

Esperantigo de gvim
Post la freŝdata esperantigo de la tekstoredaktilo Vim-7.1, mi ankaŭ tradukis ĝian grafikan uzulinterfacon (gvim). La elŝuteblan dosieron menu_eo_xx.utf-8.vim oni povas meti en la dosierujo ~/.vim/lang/.

La traduko de gvim relegeblas tie, kaj tiu de vim relegeblas tie. Mi bonvenas korektojn aŭ plibonigojn antaŭ ol mi sendas la tradukon al la verkisto de Vim.

gvim Esperantlinve

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

novembro 2-a, 2007
12:45 am

[Ligilo]

Tekstoredaktilo Vim finfine haveblas en Esperanto
eo Mi Esperantigis ĉiujn mesaĝojn de la teksta redaktilo Vim (plibonigita Vi). Mi ankoraŭ ne sendis la Esperantigon al la verkisto de Vim, ĉar restas certe ankoraŭ korektendaĵoj kaj plibonigindaĵoj. Espereble iuj uzantoj, uzontoj, aŭ eĉ neuzantoj de Vim povas helpi relegi kaj kontroli la tradukon. Mi bonvenas ĉiujn komentojn pri la traduko. Jen kiel eblas instali la Esperantan version de vim:
  # Elŝutu fontojn de Vim el deponejo CVS
  $ cvs -z3 -d:pserver:anonymous@vim.cvs.sf.net:/cvsroot/vim checkout vim7

  # Iru al la dosierujo de tradukoj kaj elŝutu tie la Esperantigon
  $ cd vim7/src/po
  $ wget http://dominique.pelle.free.fr/eo.po

  # Elŝutu kaj apliku flikon por dosiero src/po/Makefile (aldono de Eo)
  $ wget http://dominique.pelle.free.fr/vim-esperantigo.patch
  $ patch < vim-esperantigo.patch

  # Muntu kaj instalu Vim
  $ cd ../..
  $ ./configure --with-features=huge
  $ make
  $ sudo make install

  # Certigu, ke via lokaraĵo estas eo_XX.UTF8, kaj lanĉu vim
  $ export LANGUAGE=eo_XX.UTF8
  $ /usr/local/bin/vim
Finfine ĝuu Vim Esperantlingve.

fr J'ai traduit en espéranto tous les messages de l'éditeur de texte Vim.

it Ho tradotto in esperanto tutti i messaggi dell'editor di testo Vim.

en I have translated in esperanto all messages of the text editor Vim.

nl Ik heb alle strings van teksteditor Vim naar het esperanto vertaald.

Tags:

(1 komento | Afiŝu novan komenton)

septembro 10-a, 2007
09:02 pm

[Ligilo]

Kabeu, kaj lernu la Volapukon!
Mi legis hodiaŭ pri la angla vikipedio, kiu ĵus atingis 2.000.000 artikolojn. Mi trarigardis, kiuj aliaj lingvoj havas multajn artikolojn ĉe vikipedio, kaj ne povis kredi, kion mi vidis. Jen la ŝokaĵo:

La vikipedio en la Volapuko enhavas pli ol 100.000 artikolojn.

Ĝi ekzakte enhavas 111.926 artikolojn. Kiel do eblas? Ĉu vere? Laŭ vikipedio, nur inter 20 kaj 30 gehomoj nuntempe scipovas la Volapukon (propralingve: Volapük). Kiel do ili faris por skribi tiom da artikoloj? Ŝajnas, ke ĝi enhavas multajn etetajn artikolojn. Tamen, la nombro mem imponas. Ĉu estas tempo por kabei, kaj eklerni la Volapukon? :-) Aŭ ĉu estas pli simple ies ŝerco?
Volapuko havas pli ol 100.000 artikolojn

(4 komentoj | Afiŝu novan komenton)

01:04 am

[Ligilo]

Trax
Mi jam ludis 97 partiojn de la ludo Trax ĉe la ludservilo boardspace.net, kaj mi nur komprenis hodiaŭ regularon pri linioj, kvankam la regularoj estas simplegaj. En la suba pozicio, mi havas la ruĝajn kahelojn kontraŭ la komputilo. Mi ĵus metis kahelon en I1, pensante krei linion de B2 al I1, kaj do tuj gajni la partion. Tamen, la ludo ne ĉesis. Mi ne tuj komprenis kial, kaj kredis, ke estis cimo en la programo. Tamen, relegante la regularon, mi konsciis, ke ne estis cimo. Pro la kahelo A3, mia provo de linio fiaskas, ĉar ĝi ne atingas ambaŭ flankojn de la jam luditaj kaheloj. Mi mirinde jam ludis 97 partiojn sen scii tion! Tio donas novan ideon por defendi kontraŭ liniojn. Ju pli mi Trax-ludas, des pli mi ŝatas ĝin.

trax

Tags:

(1 komento | Afiŝu novan komenton)

septembro 2-a, 2007
10:25 am

[Ligilo]

Programo por Esperantaj nombroj
Mi ĵus skribis C++ programeton por ciferigi literajn Esperantajn nombrojn, kaj male, literigi ciferajn nombrojn. Jen kiel elŝuti ĝin, kaj uzi ĝin:
$ wget http://dominique.pelle.free.fr/l2n-n2l-eo-0.91.tgz
$ tar zxvf l2n-n2l-eo-0.91.tgz
$ cd l2n-n2l-eo
$ make
$ make test

$ ./n2l-eo
38
tridek ok
11
dek unu
9876543210
naux miliardoj okcent sepdek ses milionoj kvincent kvardek tri mil ducent dek
^D

$ ./l2n-eo
kvardek ses
46
naux miliardoj okcent sepdek ses milionoj kvincent kvardek tri mil ducent dek
9876543210
Pere de xvidcap, mi faris demonstraĵan videon.

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

aŭgusto 26-a, 2007
02:24 am

[Ligilo]

Kia belaĵo
legna komputilo
Sveda firmao vendas lignajn komputilaĵojn. Kia belaĵo!

(1 komento | Afiŝu novan komenton)

aŭgusto 25-a, 2007
11:29 pm

[Ligilo]

Aboco de problemsolvado por ge-sub-inteligent-ul-oj
            jes   +=============================+   ne
     +------------|   CXU LA FIAJXO FUNKCIAS?   |----------+
     |            +=============================+          |
     V                                                     V
+----------+      +--------+                           +--------+
|ne sxangxu|  ne  | cxu iu |       +--------+     jes  | cxu vi |
|   ion    | +----| jam    |<------|STULTULO|<---------| faris  |
|   ajn!!! | |    | scias? |       |  !!!   |          | ion?   |
+----------+ |    +--------+       +--------+          +--------+
     |       V        | jes                                | ne
     |   +-------+    +------------+                       |   
     |   | kasxu |                 V                       V
     |   | gxin! |             +--------+             +-----------+
     |   +-------+             |  fek'  |        jes  |cxu oni    |
     |       |       +-------->|  #$@   |<------------|trafos vin?|
     |       |       |         |  VE!!! |             +-----------+
     |       |       |         |________|                  | ne
     |       |       |             |                       |
     |       |       |             V                       V
     |       |       |    +--------------------+     +------------+
     |       |       | ne | cxu vi povas       |     | tuj detruu |
     |       |       +----| kulpigi iun alian? |     | la pruvojn |
     |       |            +--------------------+     +------------+
     |       |                     |  jes                  |
     |       |                     v                       |
     |       |      +============================+         |
     |       +----->|      N E   E S T A S       |<--------+
     +------------->|      P R O B L E M O       |
                    =============================+

Esperantigo de askia artaĵo trovita tie.
~

(Afiŝu novan komenton)

junio 22-a, 2007
11:52 pm

[Ligilo]

Protektado de programaj patentaj procesoj
Novell, Xandros kaj Linspire akceptis lastatempe subskribi interkonsenton kun Microsoft. Laŭ la akordo, Microsoft ne procesos uzantojn de tiuj linuksaj distribuaĵoj pro programaj patentoj. Microsoft neniam klarigis pri kiuj programaj patentoj temas. Pli gravaj linuksaj distribuaĵoj kiel Redhat, Ubuntu kaj Mandriva stariĝis kaj anoncis, ke ili rifuzas la proponon de Microsoft.

Strangas laŭ mi, ke iuj linuksaj distribuaĵoj akceptis enlitiĝi kun Microsoft? Kaj kial Microsoft proponas patentan protektadon estas alia mistero.

Pagi por protektado, igas min pensi pri kion ofertas organizata krimgrupo. Donis al mi ideon por ek-gimp-umi:

Microsoft Sopranos
eo Microsoft: Linuksistoj, subskribu al nia propono,
kaj ni protektos vin kontraŭ patentaj procesoj,
aŭ mi ĵetas seĝojn al vi, diable!


en Microsoft: Linuxists, sign our proposition,
and we'll protect you from patent lawsuits,
or I throw chairs at you, dammit!


fr Microsoft : Linuxiens, signez notre proposition,
et nous vous protégeons des procès sur les brevets,
ou je vous jette des chaises, que diable !

Subskribitoj:
Letero de Linspire
Novell klarigas sian decidon
Xandros sekvas Novell
Nesubskribitoj:
Ubuntu ne negocias kun Microsoft
Mandriva ne kredas, ke ĝi bezonas pretektadon de Microsoft
Redhat malakceptas la disdonon de Microsoft

(5 komentoj | Afiŝu novan komenton)

majo 22-a, 2007
11:09 pm

[Ligilo]

La minaco estas pli forta ol la faro
eo Legado de tiu artikolo (angllingva) pri Microsoft, pensigis min pri la ŝaka maksimo:

La minaco estas pli forta ol la faro.

La monda ŝak-ĉampiono Emmanuel Lasker majstris strategion. Unufoje, dum turniro, li prenis grandan cigaron kaj metis ĝin en sia buŝo. Lia kontraŭulo alvokis la turniran direktoron por plendi pri tio. La direktoro diris al Lasker, ke estis malpermesa fumi en la ĉambro de la turniro, kaj Lasker formetis la cigaron. Dek minutoj poste, li reprenis ĝin kaj remetis ĝin en sia buŝo. Lia kontraŭulo denove alvokis la turniran direktoron:

« Sed la cigaro ne estas ekbruligita, do li ne jam fumas ĝin », diris la direktoron.

« No » rebatis la iritita kontraŭulo, « sed li minacas ekbruligi ĝin, kaj ĉiu scias, kaj en ŝako, la minaco estas pli forta ol ĝia faro! »

fr La lecture de cet article à propos de Microsoft m'a fait penser à cette maxime du jeu d'échecs :

La menace est plus forte que son exécution.

Le champion du monde d'échecs Emmanuel Lasker était un maître de la stratégie. Lors d'un tournoi, il prit un gros cigare et le porta à la bouche. Son adversaire appela le directeur du tournoi et se plaignit. Le directeur dit à Lasker qu'il n'était pas autorisé à fumer dans la salle du tournoi, et Lasker retira son cigare. Dix minutes plus tard, il le reprit de nouveau et le reporta à la bouche. Son adversaire une fois de plus appela le directeur du tournoi.

« Mais le cigare n'est pas allumé, alors il ne le fume pas » dit le directeur.

« Non » s'exclamât l'adversaire irrité, « mais il menace de l'allumer, et tout le monde sait qu'aux échecs, la menace est plus forte que son exécution ! »

en Reading this article about Microsoft made me think about the chess maxim:

The threat is stronger than the execution.

World Chess champion Emmanuel Lasker was a master of strategy. One time, during a tournament, he took out a big cigar and stuck it in his mouth. His opponent called the tournament director over and complained. The director told Lasker that it was not allowed to smoke in the tournament room, and Lasker put his cigar away. Ten minutes later, he took it out again and put it in his mouth. His opponent once more called the tournament director over.

"But the cigar is not lit, so he is not smoking it", said the director.

"No", exclaimed the rattled opponent, "but he is threatening to light it, and everyone know that in chess, the threat is more dangerous than the its realization!"

(2 komentoj | Afiŝu novan komenton)

marto 5-a, 2007
07:04 pm

[Ligilo]

Polgár fratinoj kaj Esperanto
Kiam mi estis juna, mi ŝatis legi la francan magazinon «Jeux & Stratégie» (esperantlingve: Ludoj & Strategio). Tiu interesa magazino bedaŭrinde ne plu ekzistas hodiaŭ. La magazino enhavis novaĵojn kaj enigmojn pri klasikaj ludoj (ŝako, goo, bakgamono, damludo, skrablo...), artikolojn pri tabulludoj, kaj ankaŭ logikajn enigmojn. Relegante ilin post multaj jaroj, mi hazarde trovis en la numero de Aŭgusto/Septembro 1988, foton de la fratinoj Zsuzsa kaj Zsófia Polgár. Sur la foto, Zsofia surhavas T-ĉemizon kun verda stelo kaj la enskribo: «Esperanto». Kia agrabla surprizo. Jen miaj du hobioj sur unu foto: Esperanto kaj ŝako. Laŭ la vikipedia artikolo pri László Polgár, la tuta familio Polgár parolas Esperanton.

Polgar fratinoj kaj Esperanto

Tags: ,

(Afiŝu novan komenton)

januaro 28-a, 2007
02:49 pm

[Ligilo]

Tiom da galaksioj
De Septembro 2003 ĝis Januaro 2004, la kosmoteleskopo Hubble rigardis nerimarkindan parton de la ĉielo, kaj faris mirindan foton, kiu nomiĝas ultra profunda kampo (musklaku la foton per pligrandigi ĝin). La foto kovras nur etan parton de la ĉielo. Estas kiel rigardi la ĉielon tra longa trinkpajlo de 2,5 metroj. Alivorte, la foto kovras nur 1/12.700.000 de la tuta ĉielo. Tamen, en nur tiu parteto de la ĉielo, ĉirkaŭ 10.000 galaksioj videblas sur la foto. Ĉiu galaksio enhavas tipe inter dek milionojn kaj mil miliardojn da steloj. La foto helpas konscii, kiom nekomprenebla estas la tuta nombro de galaksioj kaj steloj en la universo, kaj ankaŭ kiom granda estas la universo.

Pli da informo angllingve:

(1 komento | Afiŝu novan komenton)

novembro 21-a, 2006
09:25 am

[Ligilo]

Bonaĵoj de la tekstoredaktilo: vim-7.0
Ekde jam multaj jaroj, vim fariĝis mia plej ŝatata tesktoredaktilo. vim estas plibonigita versio de la malnova tradicia Uniksa tekstoredaktilo vi. Kvankam ĝi unue frustras preskaŭ ĉiujn komencantojn pro sia laŭdire fifama komanda reĝimo, ĝi estas nekredebla potenca ilo, post kiam oni ellernas ĝin.

Laborante kiel programisto, mi uzas, kaj ĝuas ties bonaĵojn por ĉiu-taga programado. Mi ankaŭ uzas ĝin por retpoŝti kune kun la Esperantigita retpoŝtilo mutt, kaj por fakte skribi ion ajn ceteran.

Ĉar ĉi tiu blogo estas en Esperanto, mi supozas, ke iuj legantoj interesiĝas pri iloj, kiuj faciligas la redakton de teksto en Esperanto. Unu el la plej utilaj bonaĵoj de la nova versio vim-7.0, estas la literumilo, kiu emfazas misliterumojn. Kompreneble, funkcias en la Lingvo Internacia. La Esperantaj vortaroj haveblas en Unikoda UTF-8 kodoprezento, kaj en la iso-8859-3 kodpaĝo.



Por uzi ĝin, vi devas unue elŝuti, kaj instali la Esperantan vortaron:
$ cd /usr/local/share/vim/vim70/spell/
$ sudo wget http://ftp.vim.org/pub/vim/runtime/spell/eo.utf-8.spl
$ sudo wget http://ftp.vim.org/pub/vim/runtime/spell/eo.iso-8859-3.spl
Anstataŭigu la dosierujon /usr/local/share/ en la supra komando per la dosierujo, kie troveblas vim.

Poste, vi povas ŝalti la Esperantan literumilon pere de la komando: :setlocal spell spelllang=eo. Por pli da informo pri la uzado de la literumilo, legu (angllingve) «:help spell».

Ĉar mi iafoje skribas tekston ĉu en Esperanto, ĉu la angla, ĉu en la franca, mi aldonis la jenajn komandojn en mia agorda dosiero $HOME/.vimrc por facile kaj oportune baskuli inter la Esperanta, angla kaj franca literumiloj, aŭ por tute malŝalti la literumilon:
" baskulu inter lingvoj de literumilo
let g:myLang = 0
let g:myLangList = [ "nospell", "en_us", "fr", "eo" ]
function! MySpellLang()

let g:myLang = g:myLang + 1
if g:myLang >= len(g:myLangList) | let g:myLang = 0 | endif

if g:myLang == 0 | set nospell                    | endif
if g:myLang == 1 | setlocal spell spelllang=en_us | endif
if g:myLang == 2 | setlocal spell spelllang=fr    | endif
if g:myLang == 3 | setlocal spell spelllang=eo    | endif

echo "language:" g:myLangList[g:myLang]
endf

 map <F7>      :call MySpellLang()<CR>
imap <F7> <C-o>:call MySpellLang()<CR>
Per tiuj agordoj, mi nur bezonas premi la klavon <F7> por tuj baskuli inter la diversaj lingvoj de la literumilo.

Bedaŭrinde, ial la literumilo ne komprenas la ĉapelajn literojn en mia komputilo. Kvankam mi uzas Unikodon (UTF-8), kaj la vortaro estas supozeble ankaŭ Unikoda, la literumilo emfazas ĉiujn vortojn, kiuj enhavas ĉapelajn literojn. Sed tion mi provos ripari.

Mi ankaŭ ŝatus trovi vortaron por vim, kiu ebligas literumi uzante la x-sistemon anstataŭ Unikodo, ĉar mi iafoje uzas Unikodon, kaj aliafoje uzas la x-sistemon (por retpoŝtoj). Sed tian vortaron mi ne jam trovis.

Ĝisdatigo: leginte la helpan sekcion de vim-7.0 «:help spell-mkspell», kiu priskribas, kiel krei taŭgan vortaron por vim, mi ĵus kreis mian Unikodan vortaron el la Esperanta vortaro de OpenOffice. Nun bonege funkcias kun ĉapelaj literoj. Se iu interesiĝas, jen mia funkcianta vortaro eo.utf-8.spl.

Ĝisdatigo: [info]bertilow aldonis en komento, ke eblas kopii privatan vortaron en la pli taŭga dosierujo ~/.vim/spell/ anstataŭ /usr/local/share/vim/vim70/spell/. Informinte la verkinton de vim pri la fuŝa Esperanta vortaro, mi ricevis retpoŝton de Bram, kiu ĵus ĝisdatigis la defaŭltan Esperantan vortaron de vim.

Tags:

(8 komentoj | Afiŝu novan komenton)

novembro 5-a, 2006
10:05 am

[Ligilo]

Gramatika demando pri participoj kun e-finaĵo
Tradukante liberajn programojn en Esperanto el la angla, mi ofte trovas mallongajn literoĉenojn, kiel:
Loading files...
Printing document...
Kiel traduki tiajn frazetojn en Esperanto? La angla frazeto montras daŭrecon: la ago okazas, kaj ne jam finiĝis. Mia unua penso estis uzi participon kun e-finaĵo (adverba participo):
Ŝargante dosierojn...
Printante dokumenton...
Tion mi faris ĝis nun, kaj mi ne tro pensis pri ĝi. Tamen, leginte la gramatikon pri participoj kun e-finaĵo en PMEG kaj ankaŭ en La tuta Esperanto, mi vidas, ke «participo kun e-finaĵo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo», kaj ankaŭ: «adverba participo estas uzebla nur tiam, kiam la participo kaj verbo rilatas al sama persono.»

Sed en mallonga frazeto kiel «Ŝargante dosierojn...», ne estas subjekto ajn. Do mi ekdubas, ĉu estas ĝusta uzado de participo kun e-finaĵo. Aliflanke, mi jam trovis tian uzadon de participo kun e-finaĵo plurfoje en Esperantaj tradukoj de programoj. Do se estas eraro, estas eble ofta eraro.

Kion vi opinias? Ĉu estas ĝusta uzado de participo kun e-finaĵo?

Se ne estas ĝusta, mi kredas ke la sufikso -ad povas speguli la saman sencon, ol la angla:
Ŝargado de dosieroj...
Printado de dokumento...
(Komentoj malpermesitaj ĉi tie, ĉar demando ankaŭ disafiŝita ĉe [info]learn_esperanto, do komentu tie for)
oktobro 7-a, 2006
11:27 pm

[Ligilo]

Pensado pri Bretonio
Interesaj filmetoj spektindas ĉe YouTube, se oni traserĉas. Mi trovis tie du bonajn muzikfilmetojn de Alan Stivell. Alan Stivell estas bretona muzikisto kaj kantisto, kiu interesiĝas pri bretona muziko. Li kantas ne nur en la bretona, sed ankaŭ en la franca kaj en la angla. Ekde la 1970-aj jaroj, li plivigligis tradician bretonan muzikon, harmonie miksante keltan kaj rokan stilojn. En tiuj du ĉi-sube filmetoj, li ludas keltan harpon, kaj bretonan sakŝalmon. Malkovru, kaj ĝuu la bretonan bardon!



Unu el liaj kantotekstoj, kun kiu mi samopinias, loĝante for el Bretonio dum jam multaj jaroj:
br Bet on bet pell diouzh ar gêr, bale dre av vroioù
Netra m'eus kawet gwelloc'h 'wid an donc awaloù.

eo Mi iris for el mia hejmo, mi trairis la landojn
Mi trovis nenion pli bonan, ol la "suko de pomo".

fr J'ai été loin de chez moi, j'ai parcouru les pays
Je n'ai rien trouvé de meilleur que le "jus de pomme".

en I went far away from home, I travelled all over the countries
I did not find anything better than "apple juice".
Cidro (suko de pomo) estas tradicia trinkaĵo en Bretonio, kion oni trinkas manĝante krespojn. Eble oni lernas aprezi, kion troveblas hejme, nur post kiam oni foriras.

(4 komentoj | Afiŝu novan komenton)

oktobro 2-a, 2006
10:39 pm

[Ligilo]

WCF kaj WWF
La ŝakmonda ĉampionado, kiu okazas nuntempe en la urbo Elista (Kalmukio), celas unuigi la du ŝakmondĉampionojn Vladimir Kramnik kaj Veselin Topalov. Post kelkaj interesaj partioj, la evento fariĝis subite plenplena de dramaĉo. Ĝi enhavas eĉ pli da dramo ol lukto. Ĉu Kirsan Ilyumzhinov, la nuna prezidanto de FIDE (aŭ WCF), ekuzas la saman sukcesan merkatan strategion, ol Vince McMahon, la kreinto de WWF, por popularigi ŝakon, same kiel lukto, pere de dramaĉo? Kia bona ideo! Finfine, ĉiu baldaŭ sendube interesiĝos pri ŝako!

Nuna humoro: sarkasma

(3 komentoj | Afiŝu novan komenton)

septembro 3-a, 2006
12:25 pm

[Ligilo]

Astero-idoj
Jen du asteroidoj, kiuj havas interesajn nomojn:Ambaŭ asteroidoj ĉirkaŭiras inter la orbitoj de la planedoj Marso kaj Jupitero. En tiu parto de la sunsistemo, kiu nomiĝas asteroida zono, troviĝas la plejparto de la asteroidoj.

Finna esperantisto kaj astronomo Yrjö Väisälä malkovris ambaŭ asteroidojn: 1421 Esperanto en la jaro 1936, kaj 1462 Zamenhof en la jaro 1938.

(Afiŝu novan komenton)

[<< Previous 20 entries]

Mia TTT-ejo Funkciigita de LiveJournal.com