?

Log in

No account? Create an account
Mia komputilo nun parolas Esperanton! - Ur yezh hepken n’eo ket a-walc’h / Nur unu lingvo ne sufiĉas
julio 14-a, 2006
09:28 pm

[Ligilo]

Previous Entry Share Next Entry
Mia komputilo nun parolas Esperanton!
Dank' al la libera programo eSpeak, mia linuksa komputilo nun parolas Esperanton! Jen malgranda specimeno, por ke vi povu aŭskulti ĝin. Kvankam la voĉo ne sonas tre homa, estas tute komprenebla.

La programo eSpeak scipovas la anglan, la germanan kaj Esperanton. Ĝi bone komprenas la x-sistemon.

Jen la plej simpla komando, por uzi eSpeak Esperantlingve en Linuksa ŝelo:
  $ speak -v esperanto 'Saluton'
Ne forgesu la opcion -v esperanto, por ke la programo elparolu Esperante anstataŭ angle. Jen kiel mi simplege kreis la sondosieron:
  $ speak -v esperanto -w saluton.wav \
    "Saluton, dank' al la libera programo 'ispik',
    mia komputilo nun parolas Esperanton.
    Cxu vi sxatas gxin?"
Rimarku, ke la programo bone elparolas la vortojn «cxu», «sxatas» kaj «gxin» en la supra ekzemplo, uzante la x-sistemon.

Jen kiel konverti .wav dosieron al pli malgranda .mp3 dosiero:
  $ lame saluton.wav saluton.mp3
Jen finfine leginda angllingva artikolo pri eSpeak.

(7 komentoj | Afiŝu novan komenton)

Comments
 
From:ex_sonjaaa
Date:julio 14-a, 2006 10:39 am (UTC)
(Link)
Haha ĝi parolas Esperanton per angla akĉento!
[User Picture]
From:dominiko
Date:julio 14-a, 2006 10:52 am (UTC)
(Link)
Jes, vi pravas. Ankaŭ mi rimarkis la akĉenton. La vokaloj ne estas sufiĉe puraj. Tamen, tute kompreneblas. Ĉiukaze, sen la opcio -v esperanto (alivorte uzante la anglan voĉon), la elparolo estas nepre pli malbona.
[User Picture]
From:dominiko
Date:julio 15-a, 2006 12:55 am (UTC)
(Link)
Mi ĵus trovis alian programon mbrola, kiu parolas Esperanton. Jen ligilo, kie vi mem povas provi ĝin. Mi dirigis ĝin tion:
Saluton, jen alia parolsinteza programo, kiu scipovas Esperanton. Ĉu vi ŝatas ĝin?
La paĝo pri parolsintezo en vikipedio ne jam havas ligilon pri eSpeak. Ek! Mi aldonos la informon.
From:marc_lj
Date:julio 15-a, 2006 01:22 pm (UTC)
(Link)
Ĉu vi ŝatas ĝin?

Ne multe pli ol la antaŭa. Mi provis kompreni ne leginte la tekston, sed ne kapablis kompreni "alia", "parolsinteza" kaj "kiu" (mi aŭdas: keŝiŭu). Sendube la voĉo estas malpli uson-angleca, pli japaneca, sed mi ne dirus agrabla.
[User Picture]
From:dominiko
Date:julio 15-a, 2006 08:18 pm (UTC)
(Link)
Konsentite.

Kvankam eSpeak sonas malpli homa ol mbrola, kaj elparolas la vokalojn kun ia angla akĉento, mi opinias, ke ĝi estas pli klara kaj pli komprenebla ol mbrola.

Krome, ĉar eSpeak haveblas per la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo (GPL), ĝi fariĝos enpako de la sekvonta versio de Ubuntu (Edgy Eft). Do se aliaj linuksaj programoj ekuzas eSpeak esperantlingve, povas esti sufiĉe grava novaĵo por Esperanto.
[User Picture]
From:sergio2
Date:aŭgusto 13-a, 2006 05:33 pm (UTC)

Mi ekuzis la parolilon en tujmesaĝilo

(Link)
Tio estas sufiĉe amuze.
Kiu volas provi legu
[User Picture]
From:dominiko
Date:aŭgusto 14-a, 2006 07:40 am (UTC)

Re: Mi ekuzis la parolilon en tujmesaĝilo

(Link)
Kia bona ideo!
Mia TTT-ejo Funkciigita de LiveJournal.com