| dominiko ( @ 2007-11-02 00:45:00 |
| Entry tags: | vim |
Tekstoredaktilo Vim finfine haveblas en Esperanto
eo Mi Esperantigis
ĉiujn mesaĝojn
de la teksta redaktilo Vim (plibonigita Vi).
Mi ankoraŭ ne sendis la Esperantigon al la verkisto de Vim, ĉar
restas certe ankoraŭ korektendaĵoj kaj plibonigindaĵoj.
Espereble iuj uzantoj, uzontoj, aŭ eĉ neuzantoj de Vim povas
helpi relegi kaj kontroli la tradukon. Mi bonvenas
ĉiujn komentojn pri la traduko.
Jen kiel eblas instali la Esperantan version de vim:
# Se vi uzas Ubuntu aŭ Debian, instalu la bezonatajn pakaĵojn
$ sudo apt-get build-dep vim-full
# Elŝutu fontojn de Vim el deponejo CVS
$ cvs -z3 -d:pserver:anonymous@vim.cvs.sf.net:/cvsroot/vim checkout vim7
# Iru al la dosierujo de tradukoj kaj elŝutu tie la Esperantigon
$ cd vim7/src/po
$ wget http://dominique.pelle.free.fr/eo.po
# Elŝutu kaj apliku flikon por dosiero src/po/Makefile (aldono de Eo)
$ wget http://dominique.pelle.free.fr/vim-esperantigo.patch
$ patch < vim-esperantigo.patch
# Muntu kaj instalu Vim
$ cd ../..
$ ./configure --with-features=huge
$ make
$ sudo make install
# Certigu, ke via lokaraĵo estas eo_XX.UTF-8, kaj lanĉu vim
$ export LANG=eo_XX.UTF-8
$ /usr/local/bin/vim
Finfine ĝuu Vim Esperantlingve.

fr J'ai traduit en espéranto tous les messages de l'éditeur de texte Vim.
it Ho tradotto in esperanto tutti i messaggi dell'editor di testo Vim.
en I have translated in esperanto all messages of the text editor Vim.
nl Ik heb alle strings van teksteditor Vim naar het esperanto vertaald.
Ĝistatigo: Ne plu necesas fari ĉiun, kiun mi priskribis en tiu enskribo, ĉar la Esperanta traduko estas nun en la nova oficiala versio de Vim-7.2.