| dominiko ( @ 2008-12-14 23:18:00 |
| Entry tags: | bretonio |
Ar c'hlavier C'HWERTY - La klavaro C'HWERTY
Legante sur la reto pri la bretona, mi hazarde trovis hodiaŭ iun, kiu faris bretonan klavaron. Malaĉas! Ĝi nomiĝas «C'HWERTY». C'H estas trigrafa litero de la bretona lingvo (sonas kiel la esperanta litero Ĥ). La klavaro «C'HWERTY» ne nur havas la tutajn literojn por la bretona lingvo, sed ankaŭ la nomoj de la tastoj kiel Ktrl, Enenklavo (ktp.) estas en la bretona. Se vi havas ian intereson pri la bretona, la klavaro aĉeteblas rete. La paĝo eĉ mencias la signojn de Esperanto. Mi planas aĉeti ĝin. Ĝi ĵaluzigos tiujn konformistojn, kiuj fanfaronas kun liaj klavaroj DVORAK. 
Ankaŭ tre plaĉas al mi kiel kreiĝis tiu klavaro. Mi ĉi-sube tradukas el la franca interesan artikolon pri la faristo de la klavaro. Aliaj artikoj haveblas tie.
NEORDINARAĴO
La bretona klavaro, konstruita en Ĉinio…
La bretona estas lingvo, kiu gravas… en Tajvano. Philippe Basciano-Le Gall povas demonstri ĝin. En printempo, tiu juna inĝeniero pri komputiloj el la urbo Vannes ekpripensis komputilan klavaron por la bretona lingvo, kaj poste serĉis fariston. «Usonaj firmaoj el la Silicia Valo proponis al mi du prototipojn po 300€ por unito. Usonaj klavaroj agordataj per glumarkaj klavoj, iom multekostas por klavaraĉo.»
Philippe volas trovi ion pli bonan por sia klavaro «C'hwerty» digna de ĝia nomo, pliriĉigita de kvar majusklaj literoj, la CH, la C'H, la Ù kaj la Ñ. La funkciaj klavoj (ktrl aŭ alt por la spertuloj) estas ankaŭ en la bretona. «Mi eĉ plibonigis la francan klavaron per la klavoj œ kaj æ kaj antaŭpensis supersignojn por Esperanto. Mi volis klavaron, kiu malaĉas.»
Kontaktita per retpoŝto - tamen en la angla - granda Tajvana faristo ekkunlaboras. «Kiom ni faras? Ĉu 10 000?» «Nu, prefere 500 por ekvidi», respondis la loĝanto de Vannes. «La minimumo estis po 600 por paledo, aŭ po 300 por duona paledo. Mi financis 300 el ili, iom surprizita, ke tia merkato interesis ilin.»
Post kelkaj mesaĝoj de mastroj de elektronikaj firmaoj, kaj post banka ĝiro, Philippe ricevis… el Ĉinio 300 «C'hwerty» kun la marko KAD, por Korvigelloù An Drouizig, la nomo de lia asocio, kiu vendas la produkton. «Mi volas rehavi tion, kion mi financis, sed mi ne faras tion por la mono. Mi celas helpi la komputilan tajpadon en la bretona por prezo modera: po 40€ por klavaro.» Un prezo de amikoj, certe tradukeblas en la ĉina kaj en la bretona lingvoj.
Gratulon Philippe! Tio pensigas min: se iu sola sukcese faris klavaron por la bretona, certe eblus fari tion por Esperanto, ĉu ne?