dominiko ([info]dominiko) wrote,

Lingvoilo eksubtenas Esperanton

Lastempe, mi skribis pri la gramatika kontrolilo Lingvoilo (LanguageTool) kaj ĝia kromaĵo por Vim. [info]goulo komentis tie: «Bele - sed diable, tiu LanguageTool ne subtenas Esperanton!».

Li tute pravis, sed ne plu. Mi iom interesiĝis pri Lingvoilo kaj aldonis la internacian lingvon. Lingvoilo nun eksubtenas Esperanton.

Jen ekrankopio de Lingvoilo en Vim, en kiu ĝi atentigas pri kelkaj gramatikaj eraroj:

Ĉu vi ne uzas Vim? Ne gravas. Lingvoilo devus ankaŭ funkcii per OpenOffice.

Verdire, la Esperanta versio de la kontrolilo ne estas ankoraŭ tre utila, ĉar ĝi ne trovas sufiĉe da eraroj. Tamen, ĝi almenaŭ ne ofte atentigas pri malveraj eraroj. Mi preferas havi kontrolilon, kiu ne trovas multajn gramatikajn erarojn anstataŭ kontrolilon, kiu tro ofte atentigas pri malveraj eraroj. Mi esperas trovi tempon en la estonteco por iom post iom pligrandigi la lingvajn regularojn de Lingvoilo, por ke ĝi trovu pli da utilaj eraroj. La regulojn oni skribas en XML. Ne tiom facilas aldoni ilin bedaŭrinde. Mi ankaŭ deziras aldoni vortaron, por ke la programo sciu, ĉu verbo estas transitiva aŭ netransitiva. Nuntempe, ĝi nur havas tabelon kun kelketaj konataj transitivaj kaj netransitivaj verboj.

La Esperanta versio de Lingvoilo espereble haveblos en la venonta versio de LanguageTool-1.1.1.

Tags: esperanto, lingvoilo

  • Post a new comment

    Error

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 2 comments

[info]goulo

October 8 2010, 07:38:01 UTC 1 year ago

Hej, bonege! Aplaŭdojn kaj laŭdojn al vi! Kiam ĝi estos en oficiala elŝutebla versio, bonvolu informi! Mi certe volos provi ĝin.

Kaj mi konsentas ke preferindas havi pli da falsaj negativoj ol falsa pozitivoj...

[info]dominiko

October 10 2010, 08:19:14 UTC 1 year ago

Dankon pro la komento. Mi ankoraŭ ne scias, kiam alvenos la oficiala versio LanguageTool-1.1.1. Mi plej verŝajne pli skribos tie pri la Esperanta versio, post kiam ĝi fariĝas pli uzebla. Ankoraŭ tre junas. Sed ĉar estas libera programo (LGPL), eblas kompreneble elŝuti la nunan version el la deponejo CVS de la projekto LanguageTool. Uzantoj de Ubuntu-o povas tion fari tiamaniere:
$ sudo apt-get install sun-java6-jdk ant cvs
$ cvs -z3 \
  -d:pserver:anonymous@languagetool.cvs.sourceforge.net:/cvsroot/languagetool \
  co -P JLanguageTool
Poste, vi povas kunmeti ĝin el la kodofonto tiamaniere:
$ cd JLanguageTool
$ ant
Ĉar esta libera programo, kontribuoj bonvenas. La plej legindaj dosieroj por Esperanto estas:
JLanguageTool/src/rules/eo/grammar.xml
JLanguageTool/src/java/de/danielnaber/languagetool/language/Esperanto.java
JLanguageTool/src/java/de/danielnaber/languagetool/MessagesBundle_eo.properties
Eblas uzi la programon aŭ per la komanda linio, aŭ per kromaĵo de Open^H^H^H^H^HLibreOffice kaj Vim. Ekz:
$ echo "Vi legis tion libron?" | java -jar JLanguageTool/dist/LanguageTool.jar -c utf-8 -l eo 
Expected text language: Esperanto
Working on STDIN...
1.) Line 1, column 10, Rule ID: IO_O[1]
Message: Ne povas esti «tion» antaŭ o-vorto «libron». Ĉu vi intencis «tiun libron»?
Vi legis tion libron? 
         ^^^^^^^^^^^  

2.) Line 1, column 21, Rule ID: DEMANDO_SEN_ĈU[1]
Message: Demando devas komenciĝi per la vorto «Ĉu» aŭ «Ki-» tabelvorto.
Vi legis tion libron? 
                    ^ 
Time: 17ms for 1 sentences (58.8 sentences/sec)


$ echo "Mi sendis na litero." | java -jar JLanguageTool/dist/LanguageTool.jar -c utf-8 -l eo 
Expected text language: Esperanto
Working on STDIN...
1.) Line 1, column 11, Rule ID: NEOFICIALAJ_ROLVORTETOJ[1]
Message: «na» estas neoficiala rolverteto.
Mi sendis na litero. 
          ^^         

2.) Line 1, column 14, Rule ID: LITERO_LETERO[1]
Message: Ĉu vi intencis 'letero' anstataŭ «litero»?
Suggestion: letero
Mi sendis na litero. 
             ^^^^^^  
Time: 19ms for 1 sentences (52.6 sentences/sec)
Mi bonvenas atentigoj pro cimoj kaj ideoj por plibonigo. Ĉar vi scipovas la polan, sciu, ke grava programisto de la projekto LanguageTool estas polo. Do la programo sufiĉe bonas por la Pola lingvo mi supozas.
Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…