Ĉi-semajne haveblebliĝis
versio-1.3.1 de la libera plurlingva gramatika kontrolilo
Lingvoilo (LanguageTool) por
OpenOffice/LibreOffice. Mi jam
skribis
pri Lingvoilo. Lingvoilo-1.3.1 alvenas kun novaj reguloj por rekono de pliaj
eraroj kaj multaj riparoj de falsaj eraroj.
Mi verdire pasigis pli da tempo por plibonigi la francan version
de Lingvoilo ol la Esperantan version. La Esperanta Lingvoilo
havas do malpli da plibonigoj ol la franca.
La franca kontrolilo nun uzas pli
freŝan vortaron de gramatikaj etikedoj (dicollecte-4.0.1).
La etikedoj de vortoj ebligas Lingvoilon scii, ĉu franca vorto
estas nomo, verbo, adjektivo (ktp) kaj ankaŭ ĉu vorto estas
multnombra/ununombra, ina/malina vorto ktp.
Dicollecte
estas interesa projekto, kiu celas plibonigi liberan francan vortaron, ne nur por
literumiloj sed ankaŭ por gramatikaj kontroliloj (dank' al la etikedoj
de vortoj). La retejo de dicollecte estas tre bone kaj bele farita
por ebligi iun ajn facile kontribui per aldonoj de novaj vortoj aŭ korektoj
de etikedoj. Ĉiuj ŝanĝproponoj al la vortaro estas atenteme
kontrolitaj fare de aliaj spertaj uzantoj kaj pridiskutitaj laŭbezone antaŭ ol
eniri la vortaron. Uzante Lingvoilon en la franca, mi povis iom
kontribui al dicollecte ĉefe kun korektoj de neĝustaj vort-etikedoj.
Malkiel en la franca, en Esperanto eblas pli facile etikedi vortojn
dank' al la regulaj vortfinaĵoj. Ĉu tiom facile? Nu estas kelkaj enfaliloj.
Ĉiuj verboj kun la finaĵo -igi estas kompreneble
transitivaj, ĉu ne? Nu, rigardu vi mem la transitivecon de
verboj kiel intrigi, memmortigi
aŭ navigi.
Etikedo de verboj bezonas vortaron de transitivaj kaj netransitivaj verboj.
La vortaroj (ReVo, PIV) ofte eĉ ne konsentas pri transitiveco de verboj.
Estas iom ironie, sed laborante pri la Esperanta kaj franca Lingvoilo, mi konsciis, ke pli facilas krei kontrolilon por malfacila lingvo kiel la franca ol por facila lingvo kiel Esperanto, almenaŭ per la metodo de Lingvoilo. La fleksebla vortordo en Esperanto ekzemple malfaciligas la taskon por kontrolilo.
Testante la Esperantan Lingvoilon, mi ja vidas iujn korektindajn falsajn erarojn. Mi ne tuj korektas ilin, ĉar ne ĉiam facilas. Ne tiom indas atentigi min pri falsaj eraroj ĉar mi vidas ilin. Sed mi esperas, ke la nuna nombro de falsaj eraroj ne troas. Pli indas sciigi min pri oftaj eraroj ankoraŭ ne trovataj per Lingvoilo.
Por tiuj, kiuj volas uzi la plej freŝan version el la deponejo (subversion), jen kiel fari tion per Ubuntu-o:
$ sudo apt-get install sun-java6-jdk ant subversion $ svn co https://languagetool.svn.sourceforge.net/svnroot/languagetool/trunk/JLanguageTool languagetool $ cd languagetool $ antPost tio, Lingvoilo troviĝos en la dosierujo languagetool/dist.
Mi iom scivolas, pri kiom da uzantoj uzas Lingvoilon en Esperanto, kaj ĉu ili
konsideras ĝin utila. Se vi uzas aŭ nur provis ĝin, ne hezitu komenti pri via
sperto.