Home
La nepersona Esperanta rettaglibro de dominiko Below are the 8 most recent journal entries recorded in the "dominiko" journal:
majo 23-a, 2009
04:22 am

[Ligilo]

An Alc’houez Aour / La ora ŝlosilo
En la lasta leciono de la bretona lernolibro, kiun mi daŭre studas, troviĝas elĉerpaĵeto de poemo verkita de la bretona poetistino Añjela Duval. La poemo temas pri lingvo, do kompreneble plaĉis al mi. Scivoleme, mi serĉis la tutan tekston kaj esperantigis ĝin.

ora ŝlosilo
br An Alc’houez Aour

Me ’an’vez ur c’hastell
Savet ’kreiz ar c’hoadoù
Zo kuzhet ’n e dourell
Ar c’haerañ teñzorioù…

Prennet e chom an nor:
An alc’houez aour kollet.
Taolet eo bet er mor
Gant tud diskiantet…

Gant un alc’houez estren
Klasket digeriñ ’n nor
Bepred eo chomet prenn
Ret kaout an alc’houez aour…

Teñzor, ijin ar ouenn
Barzhaz ha lennegezh
’Chomo kuzh da viken
P’eo kollet an alc’houez…

Kelted dispont ha taer
O deus splujet er mor
Kavet an alc’houez kaer:
Digor dor an teñzor…

Hag holl deñzorioù Breizh
Zo dispak er c’hastell
Gant alc’houez aour ar yezh
Digor eo an dourell.
eo La ora ŝlosilo

Mi konas kastelon
Konstruitan en la koro de la arbaro
En ties turo estas kaŝitaj
La plej karaj trezoroj…

Ŝlosita restas la pordo:
La ora ŝlosilo perdita
Lanĉita en la maro
Fare de nekleruloj…

Per fremda ŝlosilo
Ili provis malfermi la pordon
Sed ĉiam ĝi restis ŝlosita
Endas trovi la oran ŝlosilon…

La trezoro, genio de raso
Poezio kaj literaturo
Restos kaŝita por ĉiam
Se perdita estas la ŝlosilo…

Keltoj kuraĝaj kaj sentimemaj
Plonĝis en la maro
Trovita estas la kara ŝlosilo:
Por malfermi la pordon de la trezoro…

Kaj ĉiuj trezoroj de Bretonio
Malkovreblas en la kastelo
Dank' al la ora ŝlosilo de la lingvo
Malfermita estas la turo.

Tags: ,

(Afiŝu novan komenton)

januaro 25-a, 2009
04:58 am

[Ligilo]

Ŝtormoj de Bretonio / Barr-amzerioù e Breizh
eo Ŝtormoj oftas dum vintro en Bretonio. La marbordo tiam fariĝas bela spektaklo, almenaŭ por tiuj, kiuj ne navigas. En la jena filmeto, videblas la lumturoj Ar Men (La Ŝtono), La Vieille (La Maljuna) kaj Tevennec. Antaŭ 1990, estis ankoraŭ ĉiam du gardistoj, kiuj loĝis en la lumturoj. Nuntempe, ĉio estas aŭtomatizata. La lumturo Ar Men estis la plej fora en la maro, kaj eble la plej elprovanta por siaj gardistoj, kiuj nomis ĝin «La infero de la inferoj». La vivkondiĉoj estis tie simplegaj. Ne estis eĉ hejtado. Dum fortaj ventoj, la alfrapantaj marondegoj laŭdire tremigis la tutan turon, kaj faligis ĉion, kiu estis alkroĉita sur la muroj. Dum pli bela tempo, la ŝtontura insuleto tedigis siajn gardistojn same kiel malliberejo.

br Brav ha dañjerus eo ar mor e-kreiz ar barr-amzer.

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

januaro 11-a, 2009
09:43 pm

[Ligilo]

C'HWERTY Keyboard in Ubuntu / Klavaro C'HWERTY en Ubuntu / Ar c´hlavier C'HWERTY dindan Ubuntu
en I recently bought the Breton C'HWERTY keyboard which I talked about earlier. It worked well with Windows but I wanted to used it with Linux. I could only find a xmodmap file, but xmodmap is now deprecated in Ubuntu which uses Xkb. C'HWERTY keyboard layout thus wasn't supported unfortunately in Ubuntu-8.10. So I spent the weekend reading about how to set up keyboard layouts in Xorg and I hacked a C'HWERTY keyboard layout. Properly handling the trigraph C´h and digraph Ch caused me some headaches but asking in the Xorg mailing list I found the solution. The Breton keyboard now works wonderfully in Ubuntu-8.10. Of course, even Esperanto letters are also mapped. Hopefully the C'HWERTY keyboard layout will be integrated in the official Xorg and Linux distributions.

Here are screenshots of the keyboard selection in GNOME:

Here are the files that I modified to get the keyboard to work:

eo Mi freŝdate aĉetis la bretonan klavaron C'HWERTY pri kiu mi skribis pli malfrue. Ĝi funkciis bone per Vindozo, sed mi volis uzi ĝin kun Linukso. Mi nur povis trovi dosieron xmodmap, sed xmodmap nun ne plus uziĝas en Ubuntu, ĉar Xkb anstataŭigis ĝin. La klavaro C'HWERTY ne estis bedaŭrinde subtenata de Ubuntu-8.10. Do mi pasigis la semajnfinon legante pri kiel krei novan klavaran mapigon por Xorg kaj kodumis subtenon de la klavaro C'HWERTY. Ĝusta traktado de la trigrafo C´h kaj digrafo Ch kaŭzis iom da kapdoloroj, sed demandante ĉe la dissendlisto de Xorg mi trovis solvon. La bretona klavaro nun funkcias bonege per Ubuntu-8.10. Kompreneble eĉ Esperantaj literoj estas ankaŭ mapigitaj. Espereble subteno de la klavaro C'HWERTY enigos en la oficiala Xorg kaj en Linuksaj distribuaĵoj.

Ĉi-supre estas ekrankopioj de la klavara elekto en GNOME, kiu nun proponas la elekton C'HWERTY. Ĉiuj ŝanĝitaj dosieroj, troveblas ĉi-supre.

fr J'ai récemment acheté le clavier breton C'HWERTY à propos duquel j'avais déjà écrit. Il fonctionnait bien avec Windows mais je souhaitais l'utiliser avec Linux. Je n'ai trouvé qu'un fichier xmodmap mais xmodmap est maintenant obsolète et remplacé par Xkb sous Ubuntu. Le clavier C'HWERTY n'était donc pas supporté par Ubuntu-8.10. J'ai donc passé le weekend à lire comment créer un clavier pour Xorg et j'ai finalement configuré le clavier C'HWERTY. Traiter correctement le trigramme C´h et le digramme Ch a causé quelques maux de tête, mais après avoir demandé dans la liste de diffusion de Xorg j'ai trouvé la solution. Le clavier breton fonctionne maintenant correctement avec Ubuntu-8.10. Évidemment, les lettres espéranto sont aussi mappées. J'espère que le support du clavier C'HWERTY sera intégré à la version officielle de Xorg et dans les distributions Linux.

Tous les fichiers modifiés se trouvent ci-dessus.

br Mont a ra en-dro ar c´hlavier brezhoneg C'HWERTY dindan Ubuntu bremañ.

Tags: ,

(4 komentoj | Afiŝu novan komenton)

decembro 26-a, 2008
09:56 pm

[Ligilo]

Son Ar Chistr / Kanto de la cidro
Jen bona tradicia kanto en la bretona lingvo, kiun indas malkovrigi (versio de Alan Stivell, 1970):


Ev chistr 'ta Laou, rak chistr zo mat, loñla
Ev chistr 'ta Laou, rak chistr zo mat
Ev chistr 'ta Laou, rak chistr zo mat
Ur blank, ur blank ar chopinad loñla
Ur blank, ur blank ar chopinad

Ar chistr zo graet 'vit bout evet, loñla
Hag ar merc'hed 'vit bout karet

Karomp pep hini e hini, loñla
'Vo kuit da zen kaout jalousi

N'oan ket c'hoazh tri miz eureujet, loñla
'Ben 'vezen bemdez chikanet

Taolioù botoù, fasadigoù, loñla
Ha toull an nor 'wechadigoù

Met n'eo ket se 'ra poan-spered din, loñla
Ar pezh 'oa bet lavaret din

Lâret 'oa din 'oan butuner, loñla
Ha lonker chistr ha merc'hetaer

Ev chistr 'ta Laou, rak chistr zo mat, loñla
Ur blank, ur blank ar chopinad
Multaj aliaj versioj troveblas ĉe youtube. Tiu de la germana bando Vermaledeyt ankaŭ agrablas:

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

decembro 14-a, 2008
11:18 pm

[Ligilo]

Ar c'hlavier C'HWERTY - La klavaro C'HWERTY
Legante sur la reto pri la bretona, mi hazarde trovis hodiaŭ iun, kiu faris bretonan klavaron. Malaĉas! Ĝi nomiĝas «C'HWERTY». C'H estas trigrafa litero de la bretona lingvo (sonas kiel la esperanta litero Ĥ). La klavaro «C'HWERTY» ne nur havas la tutajn literojn por la bretona lingvo, sed ankaŭ la nomoj de la tastoj kiel Ktrl, Enenklavo (ktp.) estas en la bretona. Se vi havas ian intereson pri la bretona, la klavaro aĉeteblas rete. La paĝo eĉ mencias la signojn de Esperanto. Mi planas aĉeti ĝin. Ĝi ĵaluzigos tiujn konformistojn, kiuj fanfaronas kun liaj klavaroj DVORAK.



Ankaŭ tre plaĉas al mi kiel kreiĝis tiu klavaro. Mi ĉi-sube tradukas el la franca interesan artikolon pri la faristo de la klavaro. Aliaj artikoj haveblas tie.

NEORDINARAĴO

La bretona klavaro, konstruita en Ĉinio…

La bretona estas lingvo, kiu gravas… en Tajvano. Philippe Basciano-Le Gall povas demonstri ĝin. En printempo, tiu juna inĝeniero pri komputiloj el la urbo Vannes ekpripensis komputilan klavaron por la bretona lingvo, kaj poste serĉis fariston. «Usonaj firmaoj el la Silicia Valo proponis al mi du prototipojn po 300€ por unito. Usonaj klavaroj agordataj per glumarkaj klavoj, iom multekostas por klavaraĉo.»

Philippe volas trovi ion pli bonan por sia klavaro «C'hwerty» digna de ĝia nomo, pliriĉigita de kvar majusklaj literoj, la CH, la C'H, la Ù kaj la Ñ. La funkciaj klavoj (ktrl aŭ alt por la spertuloj) estas ankaŭ en la bretona. «Mi eĉ plibonigis la francan klavaron per la klavoj œ kaj æ kaj antaŭpensis supersignojn por Esperanto. Mi volis klavaron, kiu malaĉas.»

Kontaktita per retpoŝto - tamen en la angla - granda Tajvana faristo ekkunlaboras. «Kiom ni faras? Ĉu 10 000?» «Nu, prefere 500 por ekvidi», respondis la loĝanto de Vannes. «La minimumo estis po 600 por paledo, aŭ po 300 por duona paledo. Mi financis 300 el ili, iom surprizita, ke tia merkato interesis ilin.»

Post kelkaj mesaĝoj de mastroj de elektronikaj firmaoj, kaj post banka ĝiro, Philippe ricevis… el Ĉinio 300 «C'hwerty» kun la marko KAD, por Korvigelloù An Drouizig, la nomo de lia asocio, kiu vendas la produkton. «Mi volas rehavi tion, kion mi financis, sed mi ne faras tion por la mono. Mi celas helpi la komputilan tajpadon en la bretona por prezo modera: po 40€ por klavaro.» Un prezo de amikoj, certe tradukeblas en la ĉina kaj en la bretona lingvoj.

Gratulon Philippe! Tio pensigas min: se iu sola sukcese faris klavaron por la bretona, certe eblus fari tion por Esperanto, ĉu ne?

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

10:03 pm

[Ligilo]

Progresoj en la lernado de la bretona
Mia intereso pri la bretona lingvo kreskas lastatempe. Mi jam provis antaŭ longa tempo la retajn kursojn ĉe kervarker, sed mi tiam trovis ilin iom malfacilaj. La lingvo kompreneble ne facilas, kiel la planlingvo Esperanto. Tamen, reprovante, mi nun ekkomprenas pli pri la bretona lingvo, kaj mia intereso finfine pli kreskas. Mi ne ankoraŭ sentas min sufiĉe lerta por uzi ĝin aktive, sed iam eble ti ĉi blogo fariĝos ankaŭ iom bretonlingve. Tio kio plej feliĉigas min, estas kiam mi trovas en leciono skribatajn vortojn, kiujn mi memoras aŭdi antaŭ multaj jaroj precipe de mia avino. Imagu, mi neniam antaŭe legis tiujn vortojn, mi nur aŭdis ilin. Do legi ilin alportas al mi karesajn malnovajn memorojn. La denaska lingvo de mia avino estis la bretona, same kiel por miaj aliaj geavoj. Mia avino nur parolis en la bretona kiam ŝi estis infanino, kaj nur lernis la francan poste. Pro tio ŝi iafoje uzis kelketajn bretonajn vortojn, kiam ŝi parolis en la franca. Kaj tiuj vortoj nun revenas al mi studante la lingvon. Domaĝe, ke mi ne studis ĝin pli june. Sed estas neniam tro malfrue, ĉu ne?

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

decembro 13-a, 2008
09:38 am

[Ligilo]

Lingva helpanto serĉata
eo Saluton. Mi dezirus studi la bretonan lingvon. Mi jam konas kelketajn vortojn kaj esprimojn, sed ne vere scipovas la lingvon. Mi provis lerni ĝin rete, sed ne estas tiom da haveblaj rimedoj. Mi lernis Esperanton sole kaj sufiĉe facilis. Sed la bretona pli malfacilas, kaj mi kredas, ke mi bezonas helpanton. Ĉu estas iu bretonisto, kiu ŝatus fariĝi helpanto? Dankon.

fr Salut. Je souhaiterais étudier la langue bretonne. Je connais déjà quelques mots et expressions, mais je ne connais pas vraiment la langue. J'ai essayé de l'apprendre en ligne, mais les ressources disponibles ne sont pas nombreuses. J'ai étudié l'espéranto seul et c'était assez facile. Mais le breton est plus difficile, et je crois avoir besoin d'une aide linguistique. Y a-t-il un bretonnant qui voudrait bien devenir aide linguistique ? Merci.

en Hi. I'd like to study the Breton language. I already know a few words and expressions, but I don't really know the language. I tried to study it online, but resources are scarce. I studied esperanto alone and it was rather easy. But Breton is harder, and I believe I need a tutor. Is there a Breton speaker who would not mind becoming a tutor? Thanks.

it Salve. Mi piacerebbe imparare la lingua bretone. Conosco già qualche parola ed espressione. Ma non conosco veramente la lingua. Ho provato a studiarla su Internet, ma non ci sono molte risorse. Ho studiato l'esperanto da solo ed era abbastanza facile. Il bretone invece è più difficile. E credo di aver bisogno di un assistente linguistico. C'è qualcuno che parla il bretone ed a cui piacerebbe assistere? Grazie.

br Salud dit ha trugarez vraz.

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

01:57 am

[Ligilo]

Zamenhof estis bretonisto
Jen lecioneto pri la bretona lingvo (kelta lingvo parolata en Bretonio, okcidenta parto de Francio): la numeroj en la bretona kaj en Esperanto.

bretonaEsperanto
0mann nul
1unan unu
2daou du
3tritri
4pevar kvar
5pemp kvin
6c'hwec'hses
7seizh sep
8eizh ok
9nav naŭ
10dek dek

Ĉu vi rimarkas ion strangan? Interese, la numeroj 3 (tri) kaj 10 (dek) skribiĝas kaj elparoliĝas same en Esperanto kaj en la bretona. Kaj kvankam la numero 9 skribiĝas malsame (nav, naŭ), ĝia elporolo samas en ambaŭ lingvoj. Rimarku ankaŭ la samecon inter la aliaj numeroj.

Ĉu koincido? Mi opinias, ke ne . Vi lernis ĝin en tiu ĉi blogo: Zamenhof estis sendube bretonisto.

Tags: ,

(9 komentoj | Afiŝu novan komenton)

Mia TTT-ejo Funkciigita de LiveJournal.com

Advertisement