Home
La nepersona Esperanta rettaglibro de dominiko Below are the 9 most recent journal entries recorded in the "dominiko" journal:
decembro 29-a, 2008
12:45 am

[Ligilo]

Reizher reizhskrivadurel ar Vim e brezhoneg / Literumilo de Vim en la bretona lingvo
eo La literumilo de la tekstoredaktilo Vim jam funkcias en multaj lingvoj, sed ankoraŭ ne en la bretona lingvo. Do mi serĉis vortaron kaj trovis ĉi tie dosierojn en la formato Hunspell. Mi do tuj kreis taŭgan bretonan vortaron por Vim:
$ wget http://www.drouizig.org/scylla1872/oo/geriadur_brezhoneg_OO2.0.1.zip
$ unzip geriadur_brezhoneg_OO2.0.1.zip
$ vim -c 'mkspell br br_FR | q'
$ ls -l br.utf-8.spl 
-rw-r--r-- 1 pel pel 501045 2008-12-29 01:38 br.utf-8.spl
$ mv br.utf-8.spl ~/.vim/spell/.
Kaj en mia dosiero ~/.vimrc, mi aldonis novajn agordojn por baskuli la literumilon al la bretona lingvo (inter aliaj lingvoj) pere de la klavo F7:
if has('spell')
  set spell

  if has('eval')
    " Baskuli lingvojn de literumilo
    let g:myLang = 0
    let g:myLangList = [ "en_us", "eo", "fr", "it", "de", "es", "br" ]
    function! MySpellLang()
      let g:myLang = g:myLang + 1
      if g:myLang >= len(g:myLangList) | let g:myLang = 0 | endif

      if g:myLang == 0 | setlocal spell spelllang=en_us | endif
      if g:myLang == 1 | setlocal spell spelllang=eo    | endif
      if g:myLang == 2 | setlocal spell spelllang=fr    | endif
      if g:myLang == 3 | setlocal spell spelllang=it    | endif
      if g:myLang == 4 | setlocal spell spelllang=de    | endif
      if g:myLang == 5 | setlocal spell spelllang=es    | endif
      if g:myLang == 6 | setlocal spell spelllang=br    | endif

      echo "language:" g:myLangList[g:myLang]
    endf

    map  <F7>      :call MySpellLang()<CR>
    imap <F7> <C-o>:call MySpellLang()<CR>
  endif
  map  <F8>      :set spell!<CR>
endif 
Ĉio ŝajne funkcias bone, kiel montras la ĉi-suba ekrankopio. Tamen, ne estas iu permesilo ajn kun la dosieroj de la bretona vortaro Hunspell, do mi ne povos sendi ilin al la deponejo de Vim sen unue klarigi tion.



br Reizher reizhskrivadurel ar Vim e brezhoneg.
fr Correcteur orthographique de Vim en breton.
it Controllo ortografico di Vim in bretone.
en Vim spelling checker in Breton.

Tags: ,

(Afiŝu novan komenton)

aŭgusto 11-a, 2008
04:47 am

[Ligilo]

Nova versio de Vim-7.2
Post 15 monatoj de laboro, nova versio de la tekstoredaktilo Vim-7.2 nun haveblas. Tiu eldono ĉefe korektas cimojn. Post instalo, la tuta listo de ŝanĝoj videblas per la komando «:help version-7.2». Por Esperantistoj, Vim-7.2 estas la unua oficiala versio tradukita en Esperanto (mesaĝoj de Vim, Gvim kaj ĝia instruilo). Vim-7.2 estis bone testita kaj estas tre stabila, sed nepre raportu ĉiujn problemojn aŭ mistradukojn.

Ĝisdatigu kaj ĝuu.

Tags:

(1 komento | Afiŝu novan komenton)

aprilo 13-a, 2008
06:52 pm

[Ligilo]

Esperantigo de la instruilo de la tesktoredaktilo Vim
eo Mi esperantigis la instruilon de la tekstoredaktilo Vim. La dosiero en la kodoprezento utf-8 elŝuteblas tie. La origina versio en la angla troveblas tie.

Por uzi la Esperantan instruilion de Vim:
  • kopiu la dosieron tutor.eo.utf-8 en la dosierujo $VIMRUNTIME/tutor/. t.e. ĉe mia sistemo /usr/local/share/vim/vim71/tutor/.
  • uzu la komandon vimtutor eo (aŭ nur vimtutor vi uzas Esperantan lokaĵaron).
intruilo de Vim

fr J'ai traduit en espéranto le tutoriel de l'éditeur de texte Vim.

it Ho tradotto in esperanto la guida dell'editor di testo Vim.

en I have translated in esperanto the tutorial of the text editor Vim.

nl Ik heb het lesboek van teksteditor Vim naar het esperanto vertaald.

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

aprilo 12-a, 2008
08:56 pm

[Ligilo]

Rapideco de memordisponigo en C++ STL
en Having recently stumbled upon memory performance issues in a C++ program, I've just tested the effect of pool allocator with C++ STL. I did not find any benchmark out there, so I wrote a sample C++ program using a STL list and measured how fast it performed with three different allocation strategies. Let's begin using the standard allocator.

eo Havinte problemojn de memora rendimento lastatempe en C++ programo, mi ĵus testis la efikon de malsamaj memordisponigiloj per C++ STL. Mi nenie trovis takstestilon, do mi skribis specimenon de C++ programo uzante STL-liston kaj mezuris kiom rapide ĝi plenumis per tri malsamoj strategioj de memordisponigo. Ni komencu per la defaŭlta memordisponigilo.

  // Benchmark with standard allocator
  // Takstestilo per defaŭlta memordisponigilo
  #include <list>

  int main()
  {
    for (int i = 100000; i >= 0; i--) {
      std::list<int> l;

      for (int j = 1000; j >= 0; j--) {
        l.push_back(j);
      }
    }
    return 0;
  }
  $ g++ -O3 test.c
  $ time ./a.out

  real    0m10.658s
  user    0m10.657s
  sys     0m0.000s
en Now let's replace the default allocator with the pool allocator __pool_alloc from stdlibc++. I've highlighted in blue below the only changes required to the above program.

eo Ni nun anstataŭigas la defaŭltan memordisponigilon per __pool_alloc de stdlibc++. Mi emfazis per blua koloro ĉi-sube la nurajn ŝanĝojn el la supra programo.

  // Benchmark with __gnu_cxx::__pool_alloc
  // Takstestilo per __gnu_cxx::__pool_alloc
  #include <list>
  #include <ext/pool_allocator.h>

  int main()
  {
    for (int i = 100000; i >= 0; i--) {
      std::list<int, __gnu_cxx::__pool_alloc<int> > l;

      for (int j = 1000; j >= 0; j--) {
        l.push_back(j);
      }
    }
    return 0;
  }
  $ g++ -O3 test.c
  $ time ./a.out

  real    0m6.090s
  user    0m6.084s
  sys     0m0.000s
en Now let's do the same again using this time the fast_pool_allocator allocator from the boost library.

eo Ni nu faru la samon denove uzante ĉi-foje la memordispongilon fast_pool_allocator de la biblioteko boost.

  // Benchmark with boost::fast_pool_allocator
  // Takstestilo per boost::fast_pool_allocator
  #include <list>
  #include <boost/pool/pool_alloc.hpp>

  int main()
  {
    for (int i = 100000; i >= 0; i--) {
      std::list<int, boost::fast_pool_allocator<int> > l;

      for (int j = 1000; j >= 0; j--) {
        l.push_back(j);
      }
    }
    return 0;
  }
  $ g++ -O3 test.c
  $ time ./a.out

  real    0m4.808s
  user    0m4.780s
  sys     0m0.000s

Performance summary/Resumo de rendimento:

allocator/disponigilotime/daŭro
default allocator10.658s
__gnu_cxx::__pool_alloc6.090s1.75 x faster/pli rapida
boost::fast_pool_allocator4.804s2.21 x faster/pli rapida

en Performance gain is quite large for such a little extra effort. Depending on the program, your mileage may of course vary.

eo Plibonigo de rendimento sufiĉe grandas por tia aldona peneto. La rezultoj povas kompreneble ŝanĝiĝi laŭ la programo.

Tags: ,

(Afiŝu novan komenton)

marto 23-a, 2008
09:13 am

[Ligilo]

Rastafaria kolorskemo de Vim
Jen mia kolorskemo de la tekstoredaktilo Vim. Mi nomis ĝin rastafari.vim pro la ĉefaj koloroj kiuj estas tiuj de la rastafaria movado, t.e. nero, ruĝo, verdo, kaj orkoloro. En la rastafaria movado, negro estas simbolo de la homaro de Afriko, verdo pro la beleco de la vegetaĵaro, ruĝo pro la verŝita sango de la martiroj, orkoloro pro la natura riĉeco de la hejmlando. Mi ne anas rastafarianismon sed la koloroj plaĉas al mi.

Mi uzas tiun kolorskemon de Vim ekde jam multaj jaroj sed mi lastatempe iomete plibonigis ĝin por ke ĝi aspektu pli malpli same kaj en terminalo, kaj en la grafika interfaco. Mi ankaŭ aldonis ĝin en la elŝuteblaj skriptoj ĉe vim.org. Por uzi ĝin, nur kopiu la dosieron rastafari.vim en la dosierujo $HOME/.vim/colors/ kaj aldonu la komandon colorscheme rastafari en via agorda dosiero $HOME/.vimrc por elekti ĝin.

Jen la deviga ekrankopio:

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

decembro 16-a, 2007
10:59 am

[Ligilo]

Vimumado
Du novaĵoj pri la Esperantigo de la tekstoredaktilo vim:
  • La dosieroj estas nun en svn-deponejo (ĉe la svn-servilo de ikso.net). Ĉiu povas elŝuti la dosierojn anonime per la jena komando:
      $ svn co http://svn.ikso.net/programtradukoj/vim
    
  • Mi esperantigis bildeton de vim: kreita per vim
Mi nun pensas pri eble traduki la helpdosierojn de vim. Mi ne jam certas, ĉu indas komenci la tradukon, ĉar estus tiom da laboro. Ĉu estus iuj Esperantistaj uzantoj de vim, kiuj dezirus partopreni la tradukon de la helpdosieroj? La angllingvaj helpdosieroj estas ĝis nun tradukitaj en nur malmultaj lingvoj (ĉina, franca, itala, pola, rusa).

Tags:

(3 komentoj | Afiŝu novan komenton)

novembro 4-a, 2007
01:32 pm

[Ligilo]

Esperantigo de gvim
Post la freŝdata esperantigo de la tekstoredaktilo Vim-7.1, mi ankaŭ tradukis ĝian grafikan uzulinterfacon (gvim). La elŝuteblan dosieron menu_eo_xx.utf-8.vim oni povas meti en la dosierujo ~/.vim/lang/.

La traduko de gvim relegeblas tie, kaj tiu de vim relegeblas tie. Mi bonvenas korektojn aŭ plibonigojn antaŭ ol mi sendas la tradukon al la verkisto de Vim.

gvim Esperantlinve

Tags:

(Afiŝu novan komenton)

novembro 2-a, 2007
12:45 am

[Ligilo]

Tekstoredaktilo Vim finfine haveblas en Esperanto
eo Mi Esperantigis ĉiujn mesaĝojn de la teksta redaktilo Vim (plibonigita Vi). Mi ankoraŭ ne sendis la Esperantigon al la verkisto de Vim, ĉar restas certe ankoraŭ korektendaĵoj kaj plibonigindaĵoj. Espereble iuj uzantoj, uzontoj, aŭ eĉ neuzantoj de Vim povas helpi relegi kaj kontroli la tradukon. Mi bonvenas ĉiujn komentojn pri la traduko. Jen kiel eblas instali la Esperantan version de vim:
  # Se vi uzas Ubuntu aŭ Debian, instalu la bezonatajn pakaĵojn
  $ sudo apt-get build-dep vim-full

  # Elŝutu fontojn de Vim el deponejo CVS
  $ cvs -z3 -d:pserver:anonymous@vim.cvs.sf.net:/cvsroot/vim checkout vim7

  # Iru al la dosierujo de tradukoj kaj elŝutu tie la Esperantigon
  $ cd vim7/src/po
  $ wget http://dominique.pelle.free.fr/eo.po

  # Elŝutu kaj apliku flikon por dosiero src/po/Makefile (aldono de Eo)
  $ wget http://dominique.pelle.free.fr/vim-esperantigo.patch
  $ patch < vim-esperantigo.patch

  # Muntu kaj instalu Vim
  $ cd ../..
  $ ./configure --with-features=huge
  $ make
  $ sudo make install

  # Certigu, ke via lokaraĵo estas eo_XX.UTF-8, kaj lanĉu vim
  $ export LANG=eo_XX.UTF-8
  $ /usr/local/bin/vim
Finfine ĝuu Vim Esperantlingve.

fr J'ai traduit en espéranto tous les messages de l'éditeur de texte Vim.

it Ho tradotto in esperanto tutti i messaggi dell'editor di testo Vim.

en I have translated in esperanto all messages of the text editor Vim.

nl Ik heb alle strings van teksteditor Vim naar het esperanto vertaald.

Ĝistatigo: Ne plu necesas fari ĉiun, kiun mi priskribis en tiu enskribo, ĉar la Esperanta traduko estas nun en la nova oficiala versio de Vim-7.2.

Tags:

(6 komentoj | Afiŝu novan komenton)

novembro 21-a, 2006
09:25 am

[Ligilo]

Bonaĵoj de la tekstoredaktilo: vim-7.0
Ekde jam multaj jaroj, vim fariĝis mia plej ŝatata tesktoredaktilo. vim estas plibonigita versio de la malnova tradicia Uniksa tekstoredaktilo vi. Kvankam ĝi unue frustras preskaŭ ĉiujn komencantojn pro sia laŭdire fifama komanda reĝimo, ĝi estas nekredebla potenca ilo, post kiam oni ellernas ĝin.

Laborante kiel programisto, mi uzas, kaj ĝuas ties bonaĵojn por ĉiu-taga programado. Mi ankaŭ uzas ĝin por retpoŝti kune kun la Esperantigita retpoŝtilo mutt, kaj por fakte skribi ion ajn ceteran.

Ĉar ĉi tiu blogo estas en Esperanto, mi supozas, ke iuj legantoj interesiĝas pri iloj, kiuj faciligas la redakton de teksto en Esperanto. Unu el la plej utilaj bonaĵoj de la nova versio vim-7.0, estas la literumilo, kiu emfazas misliterumojn. Kompreneble, funkcias en la Lingvo Internacia. La Esperantaj vortaroj haveblas en Unikoda UTF-8 kodoprezento, kaj en la iso-8859-3 kodpaĝo.



Por uzi ĝin, vi devas unue elŝuti, kaj instali la Esperantan vortaron:
$ cd /usr/local/share/vim/vim70/spell/
$ sudo wget http://ftp.vim.org/pub/vim/runtime/spell/eo.utf-8.spl
$ sudo wget http://ftp.vim.org/pub/vim/runtime/spell/eo.iso-8859-3.spl
Anstataŭigu la dosierujon /usr/local/share/ en la supra komando per la dosierujo, kie troveblas vim.

Poste, vi povas ŝalti la Esperantan literumilon pere de la komando: :setlocal spell spelllang=eo. Por pli da informo pri la uzado de la literumilo, legu (angllingve) «:help spell».

Ĉar mi iafoje skribas tekston ĉu en Esperanto, ĉu la angla, ĉu en la franca, mi aldonis la jenajn komandojn en mia agorda dosiero $HOME/.vimrc por facile kaj oportune baskuli inter la Esperanta, angla kaj franca literumiloj, aŭ por tute malŝalti la literumilon:
" baskulu inter lingvoj de literumilo
let g:myLang = 0
let g:myLangList = [ "nospell", "en_us", "fr", "eo" ]
function! MySpellLang()

let g:myLang = g:myLang + 1
if g:myLang >= len(g:myLangList) | let g:myLang = 0 | endif

if g:myLang == 0 | set nospell                    | endif
if g:myLang == 1 | setlocal spell spelllang=en_us | endif
if g:myLang == 2 | setlocal spell spelllang=fr    | endif
if g:myLang == 3 | setlocal spell spelllang=eo    | endif

echo "language:" g:myLangList[g:myLang]
endf

 map <F7>      :call MySpellLang()<CR>
imap <F7> <C-o>:call MySpellLang()<CR>
Per tiuj agordoj, mi nur bezonas premi la klavon <F7> por tuj baskuli inter la diversaj lingvoj de la literumilo.

Bedaŭrinde, ial la literumilo ne komprenas la ĉapelajn literojn en mia komputilo. Kvankam mi uzas Unikodon (UTF-8), kaj la vortaro estas supozeble ankaŭ Unikoda, la literumilo emfazas ĉiujn vortojn, kiuj enhavas ĉapelajn literojn. Sed tion mi provos ripari.

Mi ankaŭ ŝatus trovi vortaron por vim, kiu ebligas literumi uzante la x-sistemon anstataŭ Unikodo, ĉar mi iafoje uzas Unikodon, kaj aliafoje uzas la x-sistemon (por retpoŝtoj). Sed tian vortaron mi ne jam trovis.

Ĝisdatigo: leginte la helpan sekcion de vim-7.0 «:help spell-mkspell», kiu priskribas, kiel krei taŭgan vortaron por vim, mi ĵus kreis mian Unikodan vortaron el la Esperanta vortaro de OpenOffice. Nun bonege funkcias kun ĉapelaj literoj. Se iu interesiĝas, jen mia funkcianta vortaro eo.utf-8.spl.

Ĝisdatigo: [info]bertilow aldonis en komento, ke eblas kopii privatan vortaron en la pli taŭga dosierujo ~/.vim/spell/ anstataŭ /usr/local/share/vim/vim70/spell/. Informinte la verkinton de vim pri la fuŝa Esperanta vortaro, mi ricevis retpoŝton de Bram, kiu ĵus ĝisdatigis la defaŭltan Esperantan vortaron de vim.

Tags:

(11 komentoj | Afiŝu novan komenton)

Mia TTT-ejo Funkciigita de LiveJournal.com

Advertisement