?

Log in

No account? Create an account
Olimpiaj ludoj 2012 - Ur yezh hepken n’eo ket a-walc’h / Nur unu lingvo ne sufiĉas
aŭgusto 12-a, 2012
03:45 am

[Ligilo]

Previous Entry Share Next Entry
Olimpiaj ludoj 2012
Dum la Olimpiaj ludoj de 2012, ok ludistinoj de badmintono el la teamoj de Ĉinio, Sud-Koreio, kaj Indonezio estis eliminitaj pro tio, ke ili volonte perdis maĉon. Ili decidis perdi maĉon kiel taktiko, por poste havi pliajn facilajn maĉojn.

Mi opinias, ke ili ne faris ion ajn malbonan. Male, ili logike uzis la regulojn, se tio ja pligrandigis ŝancojn por gajni medalojn. La sinteno de la ludistinoj ne estas hontinda. La ludistinoj eĉ ne provis kaŝi la taktikon. Ili ludis evidente malbone, videble de ĉiuj. Se ili ludis nur iom pli bone por igi la taktikon iom malpli evidenta, sed sufiĉe malbone por perdi la maĉon, ili verŝajne ne estis eliminitaj.

Tio, kio estas hontinda ĉi tie ne estas la sinteno de la ludistinoj, sed la reguloj, kiuj donas avantaĝon al perdinto de maĉo. Estas ankaŭ hontinde kondamni ludistinojn, kiuj senkaŝe uzis la plej logikan strategion por gajni medalojn. La solvo estis dume facila: pli facilajn maĉojn oni ne devis absurde doni al tiuj, kiuj perdis, sed al tiuj, kiuj venkis antaŭajn maĉojn. Kun logikaj reguloj, neniu volonte perdus maĉon.

Kompreneble, perdi maĉon pro aliaj kialoj, kiel ekzemple mona korupto, estus tute neakceptebla. Sed ĉi-kaze, ne temis pri tio. Oni kondamnis la ludistinojn nejuste pro tio, ke ili inteligente kaj honeste uzis la aktualajn regulojn.

(2 komentoj | Afiŝu novan komenton)

Comments
 
[User Picture]
From:goulo
Date:aŭgusto 12-a, 2012 11:23 am (UTC)
(Link)
Mi konsentas, ke la turniraj reguloj stultas kaj estas riparindaj.

Tamen la atletoj verŝajne rompis regulon, ke oni ludu kiel eble plej bone (laŭ mia legado de analizoj de tiu skandaleto, ja ekzistas tia regulo). Sed ja tia regulo estas iom lama, ĉar kiel oni povas objektive juĝi, ĉu iu ludis kiel eble plej bone aŭ ne?

Alia problemo estas la naciismo de tiaj eventoj. Fojfoje atleto aŭ teamo intence malgajnas ne ĉar ili tiel pliprobabligas medalon al si mem (kio estus almenaŭ pravigebla, kiel vi skribis) sed por pliprobabiligi medalon al sia lando (por helpi alian atleton aŭ teamon de sia lando). Kaj tio aĉas laŭ mi.

Bonŝance por mi, ke mi prifajfas sportojn ĝenerale, do la afero ne maltrankviligas min sed nur donas intelekte interesan problemon pri turniraj reguloj. :)
From:(Anonymous)
Date:oktobro 18-a, 2012 11:59 am (UTC)
(Link)
Laŭ via argumentado mi supozas, ke vi mem neniam spertis la spiriton de la sporto. Ambicia sportisto hontegus jam nur pensante pri la ideo INTENCE malvenki en sporta konkurso. Tamen post la ŝokaj novaĵoj lastatempaj mi aldonas: Certe intence malvenki estas malpli malhonora, ol intence venki per dopo. Vivu sane, karaj amikoj!
Mia TTT-ejo Funkciigita de LiveJournal.com